MPE principoj

Home


MPE - Mormonaro por Paco kaj Egaleco estas ne-oficiala organizo de mormonoj kiuj estas “fervore engaĝanta” (D&I 58:27) en laborado por la evangeliovaloroj de paco, egaleco, justeco, homaj rajtoj kaj saĝa zorgado por la tero en spirito de Kristana bonfarado kaj koncerno.
Ni faras tion (1) per konsciigado de mormonaj komunumoj pri la neegalaĵoj kaj maljustaĵoj kiuj ekzistas en la hodiaŭa mondo, (2) per aktiva partoprenado en politikaj procezoj, kaj (3) per antaŭenigado kaj okupiĝado de humanitara servo.

Kiel Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, ni venas de heredaĵo de homoj kiuj havis "vizion de nova mondo, mondo kie maljusto kaj subpremo, malriĉeco kaj nescio estus dispelitaj, kaj mondo kie viroj kaj virinoj estus fratoj kaj fratinoj" (Aleksandro B. Morrison, en Church News [14 Okt. 1995]: 4). Ni estis instigitaj fare de ekleziestroj por labori direkte realigi tiun vizion en la hodiaŭa mondo per partoprenado en politikaj, registaraj, kaj komunumaj aferoj, "uzante evangelioprincipojn kiel gvidilo kaj. . . kunlaborante kun aliaj samideanoj." ( Unua-prezidanteca letero, 15 Jan. 1998, en Ensign[Apr. 1998]: 77).

Mormonaj skrib(aĵ)o kaj profeta instruado forte parolas pri socia justeco, paco, egaleco, demokratio, homaj rajtoj, kaj saĝa zorgado de la teraj resursoj. Sanktuloj de la Lastaj Tagoj estas ordonitaj "defendi la intereson de la senhavuloj kaj la malprosperaj”(D&I 124:75) kaj labori direkte kaj favore al socio en kiu "estis neniuj senhavuloj inter[ni]” (Moseo 7:18). Ni estas defiitaj “malaprobi militon kaj proklami pacon” (D&I 98:16). La Libro de Mormon instruas ke "devus esti egaleco inter ĉiuj” (Mosia 27:3) kaj alvokas nin por elteni kontraŭ rasismo, seksomaljusteco, kaj maljusto kun la principo ke "nigra kaj blanka, libera kaj nelibera, maskla kaj ina; . . . ĉio estas samaspeca al Dio ” (2 Nefi 26:33). La skrib(aĵ)oj laŭdas demokration, konstitucian juron, kaj homajn rajtojn (Mosia 29:26; D&I 98:5; D&I 101:77), parolante severe kontraŭ maljusteco, ekspluato, subpremo, kaj perforto (2 Nefi 20:1-2; 3 Nefi 24:5; D&I 38:26; Moseo 8:28). Biblia historio instruas ke ni estas stevardoj de la tero kaj ĝiaj resursoj, kiuj devus esti uzita "kun juĝon, ne ekscese” (D&I 59:20).

Kiel Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, ni serĉas la konfirmadon de la spirito, kaj aspektoj de la instruo de ekleziestroj, en niaj klopodoj atingi egalecon kaj socian justecon kaj en niaj komunumoj kaj en la mondo.