
Lingva Egaleco |
Home |
|
Lingva Egaleco en Internaciaj Rilatoj La internacia lingvo Esperanto estis kreita en spirito de egaleco. Giaj fondintoj argumentis, ke, se personoj el malsamaj lingvoj parolas Esperanton inter si, ili parolas en egaleco. Se mi, kiel parolanto de la angla, insistas, ke vi parolu mian lingvon, tio estas malegaleco. Se vi, kiel parolantoj ekzemple de la cina, insistas, ke mi parolu vian lingvon en niaj rilatoj, ankau tio estas malegaleco. Esperanto proponas neutralan alternativon al la hegemonio de lingvoj. Hodiau, en la internaciaj rilatoj kelkaj lingvoj estas fortaj kaj kelkaj malfortaj. Lando, kies lingvo ne estas uzata internacie, devas investi grandajn sumojn por instrui fremdajn lingvojn al siaj civitanoj. Se gi volas vendi siajn varojn alilande, gi devas uzi aliajn lingvojn. Se gi volas krei kulturajn rilatojn au sciencajn rilatojn au politikajn rilatojn, gi devus uzi fremdajn lingvojn. Sed tiuj, kies lingvoj estas vaste uzataj eksterlande, ne devas investi tiom da mono en fremdlingva instruado, kaj ne bezonasuzi aliajn lingvojn por la sciencaj au politikaj au kulturaj intersangoj. Se iliaj lingvoj estas parolataj internacie, ili povas allogi sciencistojn, studentojn, turistojn. Ili do gajnas grandajn avantagojn per la forteco de siaj lingvoj. Ci tie en Cinio, oni investas grandegajn sumojn je la lernado de la angla, kun nur parte sukcesaj rezultoj ¡ª kaj nur por atingi la saman nivelon kiun la denaskaj parolantoj de la angla lingvo atingas kiel etaj infanoj. Kaj ju pli da cinoj lernas la anglan lingvon, des pli da avantagoj havas la denaskaj parolantoj de la angla kaj la anglalingvaj landoj. Tiu sistemo, lau kiu la homoj el unu nacio estas devigataj uzi la lingvon de alia nacio por komunikigi internacie, estas malegaleca. Gi estas diskriminacia. La parolantoj de Esperanto, argumentas, ke la internacia lingvo metas ciujn personojn en egalan pozicion. Car Esperanto estas pli facile lernebla ol multaj aliaj lingvoj, gi ne postulas tiel grandan investon kiel la lernado de aliaj lingvoj. Se ciuj homoj uzus Esperanton por la internaciaj kontaktoj, ili ciuj trovigas sur sama nivelo. Esperanto estas kompleta, fleksebla, kaj esprimorica lingvo: gi estas utila por ciuj celoj. Gi povus krei elementon de egaleco en la internaciaj rilatoj. Sed multaj homoj diras, ke Esperanto estas nur revo, nur ¡°bela songo¡±. Ili venu al nia Universala Kongreso. Ci tie ili trovos homojn, kiuj parolas kaj uzas la lingvon ¡ª homojn, kiuj ne revas au songas, sed estas plene vekaj. Por ni, Esperanto ne estas iu utopio, sed praktika realajo. Tamen, se ni volas konvinki la mondon, ke Esperanto estas praktika solvo al la problemo de malegaleco de lingvoj, ni devas fronti kaj kompreni la kontrauargumentojn; ni devas koni la faktojn; ni devas perfektigi nian propran komprenon. Pro tio ni diskutos la demandon ¡°Lingva egaleco en internaciaj rilatoj¡± tie ci. Se vi volas konvinki aliajn homojn pri la valoro de Esperanto, kaj se vi volas labori por Esperanto, venu al la kunsidoj pri la kongresa temo kaj partoprenu la diskuton. Tiu diskutado okazos en malgrandaj grupoj, kiel vi havos okazon libere prezenti vian starpunkton. Ni elektis tiun temon guste por la Pekina kongreso car ni opinias, ke tie ci en Cinio oni bezonas Esperanton. Jes, la realajo de la moderna mondo necesigas la lernadon de multaj fremdaj lingvoj, kaj precipe la angla. Sed Cinio devus celi dulingvan solvon por la internaciaj rilatoj: la angla lingvo por la nuna praktika internacia vivo, sed Esperanto por konstrui novan egalecajn internaciajn rilatojn en kiu Cinio kaj Usono, Cinio kaj Hindio, Cinio kaj Europo, Cinio kaj la landoj de Suda kaj Centra Ameriko, Cinio kaj Afriko, estas egalaj kaj amikaj partneroj en la konstruado de egaleca kaj amikeca mondo. La praktikaj avantagoj de Esperanto por tiu ci lando estas evidentaj. Kaj ni esperantistoj vidas ilin ciutage en nia Universala Kongreso, kie la gastigantoj kaj la gastoj kunlaboras en harmonia kaj praktika etoso. Jen ci tie la lingva egaleco, jen la veraj internaciaj rilatoj.
|