
Fantazio reflektas Realon |
Home |
|
La Mastro de'l Ringoj: Fantazio reflektas Realon Ci sube sekvas partojn de tre interesan artikolon: La Mastro de'l Ringoj kaj la Fido Kristana. Temas pri artikolo el: La KrucoSigno, pagaro katolika el Nov-Zelando, de Pastro Edmund Little, tradukis Mike Leon. Tolkien estis pia katoliko kaj lia verko reflektas lian fidon. Al sacerdota
amiko li skribis: "Kompreneble 'La Mastro de l'Ringoj' estas verko
fundamente religia kaj katolika; nekonscie tiel en la komenco, sed konscie
tiel en la revizio". Tolkien emfazas la malgojan veron, ke malbono povas venki ec la grandulojn kaj la bonulojn . Kiel Elrond rimarkis al Boromir: " ... nenio estas malbona en la komenco. Ec Sauron ne estis tiel". Elrond asertas la kristanan principon, ke la kreajaro estas bona. Sole malbonas koruptigo de boneco kaj ribelo kontrau gi. Malbono estas parazita kaj negativa, sed negativa forto povas tamen posedi grandan kaj teruran potencon. Tolkien atentigas, ke lia verko estas eskapisma ci tiu-sence: ke gi portretas
aferojn, lokojn kaj homojn de kiuj iu ajn mense sana persono volus fugi.
Kiu dezirus restadi en Mordor? Sole la gardistoj kontrauas la eskapon
de la senkulpaj kaj subpremataj kaptitoj. En la malhelo kaj haladzo de Mordor, Sam subite ekvidas stelon. La penso penetras lin, ke fine "la ombro estas io nur malgranda kaj kelktempa: preter gia atingo estas lumo kaj alta belo por ciam". Kristanismo ankau emfazas kaj la realecon de malbono kaj gian finfinan malvenkon. Jesuo petis al siaj disciploj ke ili ne timu, car kvankam ili spertos malfacilon en falinta mondo fikstenata de peko kaj suferado, tiun mondon li jam venkis. La Evangelio proklamas ke la humiluloj heredos la teron. Estas la humilaj kaj negravaj hobitoj kiuj savas Mez-Teron de malbono, dum la saguloj kaj la fieruloj ludas sekundaran rolon. ankau legu kaj audigu: La Hobbito de J.R.R.Tolkien (elcerpajo)
|