La Plenumo

Home



Espero kaj Plenumo

Majstra duopo, majstra verko.
de Paul R. Kern

Oni iam diris ke la krepovo ne estas ĉiam krei ion el nenio. Ĝi plejofte konsistas el la kumetado de neprobablaj eroj. Estas malofte en la mondo de Esperanto, ke la ebleco krei veran unikaĵon altiras la atenton de ekstermovada eminentulo.

Iom post la 74a Universala Kongreso de Esperanto en Brajtono, Anglujo, la graveco de la verkoj de William Auld unuafoje venis al la atento de la konata kaj respektata usona komponisto kaj simfonia kondukisto D-ro Crawford Gates. Interalie, li estis tre frapita de la komplekseco kaj detaleco de La infana raso, kiu enhavas multajn pensigajn rimarkojn kaj citajojn, kiuj validas ec hodiaŭ -35 jarojn post la verkado de la fama poemo. Laŭ la opinio de D-ro Gates, la senmorteco de majstra verko montriĝas nur kiam forpasis sufice da tempo aŭ por lasi ĝin malaperi aŭ por forgesi ĝin. En la kazo de verkaro de William Auld, oni rimarkas econ de senmorta pluvivado.

William Auld estas Magistro pri literaturo kaj angla lingvo de la Universitato Glasgova. Li estas
aŭtoro aŭ editoro de cirkaŭ 40 libroj, inter kiuj elstaras la 25-ĉapitra poemo La infana raso kaj la Esperanta antologio, kiu vaste prezentas en historia kunteksto la gravajn Esperantajn poetojn inter 1887 kaj 1981. Lia kolektita poemaro, la pli ol 800-paĝa En barko senpilota, aperis en 1987. Li ankaŭ multe tradukis, interalie la tutan sonetaron de Ŝekspiro kaj verkojn de Burns, Byron, Martinson, k.m.a. Ekde 1949 li estis redaktoro de diversaj revuoj, kiel ekzemple Revuo Esperanto, Norda Prismo, kaj Fonto. En la movada vivo li rolis siatempe ankaŭ kiel Vivprezidanto de UEA (kies Honora Membro li nun estas) kaj Prezidanto de la Akademio.

Alieflanke, la muzikaĵoj, simfonioj, kanzonoj kaj muzikaj spektakloj de D-ro Crawford Gates ĝojigas la publikon dum pli ol kvardek jaroj. Oni povus diri, ke la muzikaĵoj kreitaj de D-ro Gates estas ĉiamverdaj -sed ne vaste konataj en Esperantujo. Crawford Gates magistriĝis ĉe la Universitato Brigham Young (Utaho, Usono), kie li poste dum pluraj jaroj prezidis la Muzikan Fakon. Je tre juna aĝo,li estis komisiita de la ŝtato Utaho komponi la muzikon por spektaklo Promesita Valo, kiu memorfestos la centjarigon de la ŝtato. Li doktoriĝis ĉe la prestiga Muzika Lernejo Eastman de la Universitato Rochester (Nov-Jorko). Lia muziko estis ludataj de la plej gravaj simfoniaj orkestroj en Usono; Chicago Symphony, Philadelphia Orchestra, Los Angeles Philharmonic kaj la gravaj orkestroj de Dallas, Kansas City kaj Milwaukee. Du el liaj verkoj por orkestro kaj ĥoro estis registritaj sur diskoj de la Utah Symphony Orchestra, kombinita kun la Mormon Tabernacle Choir. Pli ol cent verkoj estas eldonitaj de la elstara eldonejoj MCA, Southern Music Co., Thomas House Publications kaj aliaj. Lia muziko troviĝas sur la ora disko registrita de Columbia record; The Lord's Prayer de la Philadelphia Orchestra kaj la Mormon Tabernacle Choir sub la gvido de Eugene Ormandy (1,5 miliono da ekzempleroj venditaj).

En la pitoreskaj belgaj Ardenoj, dum aŭtuna parolado en mia ĝardeno, oni lancis la ideon al D-ro Gates pri eventuala kunlaboro inter la de majstraj artistoj. La propono ne nur estis varme akceptita sed pli entuziasme ol mi pensis ebla. D-ro Gates pretis verki tutan simfonion por Esperanto se oni volus tion. La tasko estis finfine difinita - krei aktualan, belsonan muzikaĵon, kiu eble plej efike spegulos la staton de la hodiaŭa Esperanto movado. Kvankam D-ro Gates estas profesia komponisto, li faras escepton en nia kazo kaj konsentis krei la muzikon tute senpage, kiel donacon al la Movado.

La tasko verki la tekston estis ja akceptita de Magistro Auld dum la kongreso en Brajtono. Post mallonga atendo kaj iama vizito de iuj verdulaj muzoj, la teksto estis finita. La rezulto estas tute freŝa poemo, kiu efektive kaptas la momenton de la nuna situacio de nia lingvo - la ŝtato de la arto post la unua jarcento.

La komponado de la akompana muziko devis atendi iom pli longe pro aliaj devigaj komponaĵoj antaŭe planitaj kaj pagitaj - inter ili, la muziko de grava usona filmo. En Novembro 1990, la vortoj de Auld kuniĝis kun la muziko de Gates. La fina produkto estas precize kiel antaŭvidita; tre aktuala, belsona muzikaĵo, facile kantebla de grupoj. Laŭ la originala plano, la verko estu prezentita dum la 76a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno. Aranĝoj estas en ordo por disdoni kopiojn de la komponaĵo al ĉiuj kongresanoj kaj prezenti ĝin dum la 76a Universala Kongreso.


La Plenumo

En ĉiu lando, ĉiu stato,
dediĉite kaj defie,
Troviĝas la konantoj de'l komunikilo homa;
Ni avangardas mondon,
kie la homaro ĉie,
Parolos senkatene en komuno idioma.

La majstra revo estis prava,
disvolviĝis la realo;
Ne vana estis fid' de'l pioniroj kaj martiroj,
Ĉar ni hodiaŭ amikiĝas unulingve en egalo,
Kaj spertas jubilante
plenumiĝon de'l aspiroj

Nacioj de la mond', atentu!
Paca kunlaboro eblas,
Sen ombroj de suspekto, nekompren' kaj vortobstaklo:
En mateniĝo de la mondo, nia arda flam' ne feblas,
Sed lumas jam konstante
kiel signo de'l miraklo!


noto de la redaktisto:
La artikolo de Paul Kern ne nur memorigas de la rimarkinda kunlaboron inter la majstra duopo William Auld kaj Crawford Gates, sed ankaŭ de la mirinda interligiteco de la majestaj himnoj "La Espero" kaj "La Plenumo". Espero estis sekvita per Plenumo, kaj kune ili formas revan duopon.
Ĉu ne estus bonega se La Espero estus kantita ĉe la Solena Malfermaĵo ĉe ĉiu universala kongreso kaj La Plenumo ĉe la Solena Fermaĵo? La redaktisto laboras pri piano-registrado sur Youtube de "La Plenumo" por doni al niaj legantoj ideon kiel ĝi aŭdas, kaj ankaŭ kontaktos la muzikgrupon Akordo se ili estas interesotaj.
La fina venko kompreneble estos se La Mormona Tabernaklo-Koruso majeste kantos kaj La Esperon kaj La Plenumon!





Aŭdiĝu "La Espero" per la muzikgrupo Akordo aŭ per la "Conservatorio Nacional de Música" (Peruo).

La Espero

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.

 

 

 

Deseret News 6 Oct. 1991

COMPOSER CRAWFORD GATES recently had a new anthem premiered for the international Esperanto Congress, meeting in Bergen, Norway. A 60-voice choir was made up of singers from 57 countries, conducted by Dimitar Terziev from Sofia, Bulgaria, with soprano soloist Galina Feodorovna from Moscow.
Author of the Esperanto text, "La Plenumo" (The Fulfillment) was by William Auld, Scottish poet from the University of Glasgow. The work was performed in Bulgaria, France and Holland prior to its official premiere. Though Esperanto is little promoted in the United States, it has several million advocates in many other countries throughout the world.