Interna Ideo

Home

Interna Ideo

Inter la hodiaŭaj adeptoj de esperanto, oni pli atentas la lingvon mem de D-ro Zamenhof ol ĝian spiritan devenon. Estas ofte forgesite, ke la lingvo por Zamenhof havis specialan celon nekutiman estkialon. Kial ĉi tia lingo inventiĝis? Kia estis la spirita baraktado kaj mensa kvieteco kiu kondukis al ĉi tiu mirinda kreitaĵo? Dum la vivo de Ludoviko Zamenhof, li vidis multe da persekutado kaj discriminacio pro la ekzisto de rasaj, lingvaj kaj kulturaj bariloj. Tio estis al li tute neakceptebla, komprenante ke ni ĉiuj estas gefiloj de la sama Patro. Surbaze de tiu konvinko, Zamenhof publikigis Deklaracion pri sia idearo nomita Homaranismo. La du ĉefaj punktoj estas; "Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardis kiel unu familion; la dividiteco de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardis kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo. - Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenes al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon." Tia ankaŭ estas la esenco de tiel nomita "Interna Ideo," kiu estas ofte primokita kaj malakceptata de la generala Esperantistaro. Tamen, tia sinteno estas la malo de la zamenhofa. Oni skribis ke, "La tre ideala homaranisma ideo okupis lin dum lia tuta vivo, kaj ...por li estis ankoraŭ pli grava ol la tuta ideo de internacia lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al ideala celo, kiun li esprimis kiel "Homaranismo". ( de: "Pri la du Pacaj Batalantoj" de Paul Kern)

Ankaŭ legu tre interesan (anglalingvan) artikolon de Donald J. Harlow: "The Inner Idea"

Filozofio aŭ religio, pasio aŭ opinio, ili ofte havas internajn fontojn. Multfoje ili celas paco kaj egaleco en la mondo, sed vere ne meritas kverelojn pri la interna aŭ ekstera fonto de noblaj ideoj!

Felice pli kaj pli la religia mondo malfermas al eksteraj spiritaj konceptoj, kaj multaj nereligiaj personoj reciproke bonvenas noblajn ideojn de religiaj tradicioj.