
Cu ni kuragas sekvi? |
Home |
|
La Evangelio de Jesuo Kristo konfrontas
nin kun la ofte malkomfortigaj demandoj pri paco, justeco, egaleco, kaj
ekologio. Luko 16:19-31 19 Estis unu riculo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ciutage; 20 kaj apud lia pordego estis kusigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, 21 kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riculo; kaj ec venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. 22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angeloj sur la sinon de Abraham; la riculo ankau mortis, kaj estis enterigita. 23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. 24 Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; car mi tre suferas en ci tiu flamo. 25 Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonajojn, kaj Lazaro tiel same malbonajojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. 26 Kaj krom cio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ci tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni. 27 Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, 28 car mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankau en ci tiun lokon de turmento. 29 Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili auskultu ilin. 30 Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. 31 Kaj li diris al li: Se ili ne auskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, ec se iu levigus el la mortintoj. Marko 10:17-22 17 Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antau li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? 18 Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 19 Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne stelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 20 Kaj li responde diris al li: Majstro, cion tion mi observis detempe de mia juneco. 21 Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu cion, kion vi havas, kaj donu al malriculoj, kaj vi havos trezoron en la cielo; kaj venu, sekvu min. 22 Sed li malgajigis ce tiu vorto, kaj foriris malgoja; car li havis multajn posedajojn.
|