Ĉarto por Kompato

Home



Ĉarto por Kompato - (rigardu la videon)

La principo de kompato kuŝas ĉe la koro ĉiuj religiaj, etikaj kaj spiritaj tradicioj, kaj vokas nin ĉiame trakti ĉiujn aliajn kiel ni deziras esti traktitaj. Kompato instigas nin labori senlace mildigi la suferon de niaj kunkreitoj, detronigi nin de la centro de nia mondo kaj meti alian tie, kaj honori la netuŝeblan sanktecon de ĉiu unuopa homo, traktante ĉiujn, sen escepto, kun absoluta justeco, egaleco kaj respekto.

Estas ankaŭ necese en kaj publika kaj privata vivo sindeteni konstante kaj empatie de kaŭzado de doloro. Agi aŭ paroli furioze pro malbonvolo, ŝovinismo, aŭ memprofito, malriĉigi, ekspluati aŭ nei bazajn rajtojn al iu ajn, kaj inciti malamon per kalumniado de aliaj —eĉ niaj malamikoj —estas neon de nia komuna homaro. Ni agnoskas ke ni ne vivis kompate kaj ke iun eĉ pliigis la sumon de homa mizero en nomo de religio.

Ni tial vokas sur ĉiuj viroj kaj virinoj reestigi kompaton al la centro de moraleco kaj religio~ por reveni al la antikva principo ke ĉiu interpreto de skrib(aĵ)o kiu kaŭzas perforton, malamon aŭ malestimo estas nelegitima ~ por certigi ke juneco estu donita precizajn kaj respektemajn informojn pri aliaj tradicioj, religioj kaj kulturo~ por instigi al pozitiva aprezo de kultura kaj religia diverseco~ por kultivi kleran empation kun la sufero de ĉiu homa estado tiuj rigarditaj kiel malamikoj.

Ni urĝe devas fari kompaton klaran, luman kaj dinamikan forton en nia polarigita mondo. Fiksiĝinta en konsekvenca persistemo transcendi egoismon, kompato povas malkonstrui politikajn, dogmajn, ideologiajn kaj religiajn limojn. Naskita de nia profunda interligiteco, kompato estas esenca al homa rilatoj kaj al plenigita homaro. Ĝi estas la pado al klerismo, kaj absolute necesa al la kreado de justa ekonomio kaj paca tutmonda komunumo.



Rigardu la videon: Ĉarto por Kompato

http://charterforcompassion.org
/